Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Esperanto-Muzeoj

Muzeoj estas tre gravaj instalaĵoj, kiuj lernigas nin pri historio, diver­saj aktivecoj kaj simile. La plej fama Esperanto-muzeo en la mondo kun la plej riĉaj historio kaj kolektoj troviĝas en la centro de Vieno. Ĝi estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Multajn objek­tojn kolektitajn en la muzeo oni povas eĉ trovi en la reto (ekzemple fotojn, in­signojn ktp.) ĉe www.bildarchivaustria.at/default.­aspx, se oni supre mal­­dekstre sub la germanaj vortoj Schnell­suche, Such­be­griff(e) entajpas la serĉvorton „Esperanto“.

Sed ĝi ne estas la sola muzeo, kiu okupiĝas pri Esperanto. La plej nova inter ili tre verŝajne estas tiu en Ĉeĥio, rekte ĉe la limo de la historiaj landoj Bohemio kaj Moravio, en la distrikta urbo Svitavy. Ĝi estas lokita en unu el la plej belaj historiaj domoj de la urbo. Ĝi havas krom deponejo ankaŭ daŭran ekspoziciejon, kiu estis solene inaŭgurita en septembro 2008.

Kiel aliaj modernaj muzeoj ĝi havas pli grandajn ambiciojn ol esti nura kolekto de historiaĵoj. Tial en la ekspoziciejo troviĝas plur-media inform-panelo kun tuŝ-ekrano, kiu en moderna formo montras principojn de Esperanto, ĝian gramatikon kaj bazan vort-provizon; sed oni povas tie ĉi ankaŭ aŭskulti Esperanton, inkluzive de la Esperanto-himno.

Krome, la labor-loko por esploristoj estas ekipita per komputilo kun senĉese aktualigita datum-bazo inkluzive de granda Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta vortaro. Kaj ni ne forgesu, ke ĉe la muzeo estas ankaŭ biblioteko de Esperanto-libroj.

Dialogo

(Post iu prelego de membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio M pri la Esperanto-Muzeo en Svitavy la preleginto estas alparolata de unu el la aŭskultantoj A.)

A: Pardonu, mi ne tute komprenis, ĉu la Esperanto-muzeo estas ŝtata, urba, aŭ privata?

M: Dependas de tio, ĉu vi demandas pri la domo aŭ pri la instalaĵoj. La domo apartenas al la urbo, sed la meblaro, ekipaĵo kaj ĉiuj eksponaĵoj de Esperanto-Muzeo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, do privataj.

A: Ĉu la tuta granda kaj bela domo, kiun vi montris, servas sole por Esperanto-Muzeo?

M: Ne, por la Esperanto-Muzeo estas je dispono nur parto de ĝia teretaĝo. En najbara ĉambro estas agrabla te-trinkejo. Kaj en la supra etaĝo estas belega koncerta halo kaj plej supre sub la tegmento tri gast-ĉambroj por la labor-gastoj de la Urba Muzeo.

A: Ĉu ankaŭ la Urba Muzeo estas en la sama domo? Kaj kiajn ekspozociojn ĝi proponas?

M: Ne, ĝi estas en alia, sed tre proksima domo. En ĝi estas du daŭraj ekspozicioj, pri la plej fama naskito de Svitavy kaj savinto de multaj judoj Oskar Schindler, kaj pri la evoluo de lav-maŝinoj kaj tolaĵ-lavado. Krome tie estas pluraj salonoj disponeblaj por por-okazaj ekspozicioj, plej-parte artaj.

A: Dankon, certe mi iam vizitos tiun interesan urbon kaj la Esperanto-Muzeon.

Demandoj

  1. Kie estas la plej fama muzeo de Esperanto en la mondo?
  2. Ĉu vi jam provis trovi iujn esperantaĵojn en la retpaĝo de la Viena muzeo?
  3. En kiu lando estas la plej nova muzeo de Esperanto?
  4. Ĉu vi memoras la nomon de la urbo, kie ĝi troviĝas?
  5. Kiel nomiĝas la plej konata naskito de la urbo kaj pro kio li famiĝis?
  6. Ĉu laŭ vi estas grave, ke ekzistu Esperanto-muzeoj? Kial?
  7. Ĉu vi iam vizitis iun Esperanto-muzeon? Kiam? Kie?

[Fragmento el la libro: Bent Jensenius: Bonvenon en nia mondo; primovada legolibro. 17-a ĉap., pp. 72-74, 2-a eldono (eldonis KAVA-PECH, 2-a eldono, 2014).]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo